Psalms 118


1Haleluja!
Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona;
Ĉar eterna estas Lia boneco.
2Izrael diru,
Ke eterna estas Lia boneco.
3La domo de Aaron diru,
Ke eterna estas Lia boneco.
4La timantoj de la Eternulo diru,
Ke eterna estas Lia boneco.
5El premateco mi vokis al la Eternulo,
Kaj per liberigo respondis al mi la Eternulo.
6La Eternulo estas kun mi, mi ne timas;
Kion faros al mi homo?
7La Eternulo estas kun mi, kiel mia helpanto;
Kaj mi triumfos super miaj malamikoj.
8Pli bone estas fidi la Eternulon,
Ol fidi homon.
9Pli bone estas fidi la Eternulon,
Ol fidi eminentulojn.
10Ĉiuj popoloj min ĉirkaŭis,
Sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.
11Ili ĉirkaŭis min de ĉiuj flankoj,
Sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.
12Ili ĉirkaŭis min kiel abeloj,
Sed ili estingiĝas, kiel fajro en dornoj;
Per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.
13Oni min puŝis, ke mi falu;
Sed la Eternulo min helpis.
14La Eternulo estas mia forto kaj mia kanto,
Kaj Li fariĝis mia savo.
15La voĉo de triumfo kaj de saviĝo sonas en la tendoj de la virtuloj:
La dekstra mano de la Eternulo faras heroaĵojn;
16La dekstra mano de la Eternulo estas alte,
La dekstra mano de la Eternulo faras heroaĵojn.
17Mi ne mortos, sed mi vivos,
Kaj mi rakontos la farojn de la Eternulo.
18Per forta puno punadis min la Eternulo,
Sed al la morto Li min ne donis.
19Malfermu al mi la pordegojn de la vero;
Mi iros tra ili, mi gloros la Eternulon.
20Jen estas la pordego de la Eternulo;
Virtuloj iras tra ĝi.
21Mi dankas Vin,
Ĉar Vi aŭskultis min kaj fariĝis mia savo.
22Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj,
Fariĝis ŝtono bazangula.
23De la Eternulo ĉi tio fariĝis,
Ĝi estas miraklo en niaj okuloj.
24Ĉi tiun tagon faris la Eternulo;
Ni ĝoju kaj gajiĝu en ĝi.
25Ho Eternulo, helpu!
Ho Eternulo, sukcesigu!
26Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo!
Ni benas vin el la domo de la Eternulo.
27La Eternulo estas Dio, kaj Li lumas al ni.
Aranĝu la festan procesion kun branĉoj ĝis la kornoj de la altaro.
28Vi estas mia Dio, kaj mi Vin gloras;
Mia Dio, Vin mi altigas.
29Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona;
Ĉar eterna estas Lia boneco.
Copyright information for Esperanto